Taranato

Taranato
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1575 (1575-01-01)
en Tibeto
Morto 1-an de januaro 1634 (1634-01-01) (59-jaraĝa)
en Lasao
Religio Jonang vd
Lingvoj tibeta vd
Ŝtataneco nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
tradukisto
kompilisto
bikŝuo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Tibeta budhismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Tibeto • Tibeta Aŭtonoma Regiono vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TaranatoTāranātha (1575–1634) estis Lamao de la Jonanga skolo de Tibeta Budhismo. Li estas amplekse konsiderata ties plej rimarkinda fakulo kaj reprezentanto.

Taranatha naskiĝis en Tibeto, supozite je la datreveno de Padmasambhava. Lia origina nomo estis Kun-dga'-snying-po, nome sanskrita egalvalora al Anandagarbha. Tamen, li adoptis Taranatha, nome sanskrita nomo laŭ kiu li esti ĝenerale konata, kiel indikilo de la valoro kiun li metis sur sia sanskrita fakuleco en epoko kiam regopovo de la lingvo estis multe malpli ofta en Tibeto ol iam. Li ankaŭ tiel omaĝis sian hindian instruiston, nome Buddhaguptanatha.[1]

Liaj esceptaj kapabloj estis agnoskita de aliaj kiam li estis juna, kiel ofte okazis ĉe grandaj majstroj. Li studis kun majstroj kiel Je Draktopa, Yeshe Wangpo, Kunga Tashi kaj Jampa Lhundrup, kvankam lia ĉefa instruisto estis Buddhaguptanatha.

Taranatha estis agnoskita de Ĥenĉen Lungrik Gjaco kiel renaskito de Kriĉnakarĝa kaj de la propra instruisto de Ĥenĉen, Jecun Kunga Drolĉok.[2]

  1. "Buddhaguptanatha and the Late Survival of the Siddha Tradition in India," de David Templeman
  2. “Tāranātha”, The Treasury of Lives: Biographies of Himalayan Religious Masters.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search